Intervjuo kun Paulo Sergio Viana

psv

Paulo Sergio Viana .

La EKJV intervjuis Paulo Sergio Viana, brazila esperantisto, verkisto kaj tradukisto. Aktivulo, Paulo Sergio Viana kunfondis la Brazila Esperantista Junulara Organizo kaj estis vicprezidanto de la BEL.

Li mem rakontis al ni iom pri lia vivo kaj laboro ĉe literaturo: 

PSV: Mi naskiĝis en la jaro 1948, en la urbo Taubaté, ŝtato San-Paulo. De jardekoj mi loĝas en Lorena, en la Paraíba-Valo, en la sama ŝtato. Mi estas kuracisto, nuntempe “duonemerita”. Mi estas edzo kaj havas kvar gefilojn. Bedaŭrinde, malgraŭ miaj klopodoj tiukampe, neniu en mia familio parolas Esperanton – jen granda fiasko miaflanke. Mi mem esperantistiĝis kiam mi estis 12-jara. Mi povas aserti, ke tio estis decida fakto en mia vivo. Mi estus tute alia persono, se mi ne havus Esperanton kiel fenestron al la mondo.”

EKJV: Kie kaj kiam komencis via rilato kun la literaturo?
PSV: De infana aĝo mi amas legadon, parte pro influo de miaj gepatroj kaj gefratoj, kiuj ĉiam estis konstantaj legemuloj. En mia infanhejmo ĉiam svarmis libroj, kaj komence de ĉiu libertempa periodo mia patrino devigis min kaj mian fraton senpolvigi ĉiujn volumojn sur niaj bretaroj – tasko, kiun ni plenumis kun plezuro! Mi do frue en la vivo eklegis klasikulojn, kiel Machado de Assis, José de Alencar, Dostojevskji, Tolstoj, Dumas, k.m.a.. Literaturo estas por mi stimula paralela universo, kiu helpas konduki la vivon. Speco de miraklo.

EKJV: Bonvole rakontu al ni iom pri via laboro ĉe literaturo. Kiuj estas la verkoj jam tradukitaj de vi? Kaj kiuj vi volus traduki estonte?
PSV: Mi tradukis diversajn rakontojn de M. de Assis (inter ili “La Alienisto”), du romanojn (“Dom Casmurro” kaj “Postmortaj Rememoroj de Brás Cubas”), rakonton de José Saramago (kun persona permeso de la aŭtoro!), rakonton de Lima Barreto (“La viro, kiu scipovis la javan lingvon”), krom diversaj disaj tekstoj ne kolektitaj. Nuntempe mi laboras super la romano “Esav kaj Jakob”, de Machado de Assis.

La homo kiu scipovis la javan lingvon

EKJV: Kiuj estas viaj preferataj aŭtoroj? Kaj kiaj estas iliaj verkoj ka stiloj?
PSV: Se vi aludas al Esperantaj aŭtoroj, mi citu: Waringhien (liaj eseoj estas eminenta literaturaĵo, kiu honorus ian ajn nacian literaturon), Stellan Engholm kaj Julio Baghi (modeloj de stilo por sociengaĝaj temoj) kaj la terure talenta Sten Johansson. En poezio, la karmemora Sylla Chaves, kaj denove Baghi, la fajrakora. Mi citu libron, kiu ege impresis min: “Ombro sur interna pejzaĝo”, de Spomenka Stimec. Nepre legu ĝin!

EKJV: Laŭ via kompreno kiaj estas la plej gravaj publikaĵoj (revuoj, ĵurnaloj k.a.) en Esperanto? Kiuj verkoj originale verkitaj estas la plej gravaj? Kaj pri la eldonejoj?
PSV: Unue, kompreneble, la revuo “Esperanto”, de UEA. En la movado, “La Ondo de Esperanto”. Por kulturo kaj literaturo, “Femina”, “Literatura Foirto”, “Beletra Almanako”. Mi tre bedaŭras la ĉesigon de “Fonto”. Kaj mi revas, ke iam eldoniĝos latinamerika kulturrevuo, kiu inde reprezentu nian riĉan parton de la mondo. Koncerne la eldonlaboron, ni gratulu la klopodadon de niaj rusaj kaj flandraj samideanoj. La publiko devus pli vigle apogi ilin, ĉar sen aĉetantoj ne eblas eldonantoj.

EKJV: Nuntempe ĉie en la mondo oni diras ke la homoj ne plu legas kiel antaŭe, ĉu vi kredas ke simile okazas en esperantujo?
PSV: Ŝajnas, ke interreto draste ŝanĝis la legokutimon de homoj, inkluzive de Esperantistoj. Oni multe legas, sed precipe la “rapidajn liniojn” sur la komputilo. Tio estas tre bedaŭrinda, ĉar oni jam ne “perdas sian tempon” legante longajn, profundajn kaj funde ellaboritajn tekstojn. Ĉu iu legus “Iliadon” kaj “Odiseadon” per komputilo? Aŭ “La Luzidojn”? Aŭ “Hamleton”? Tamen tiuj verkoj formis la menson de la homaro dum jarcentoj, jarmiloj. Kio formos la menson de la nova homaro, ekde nun?
Ne miskomprenu min. Mi tute ne estas kontraŭ Interreto, mi eĉ intense uzas ĝin kaj havas propran blogon. Mi estas kontraŭ ĝia tiraneco. Ni nur lasu tempon ankaŭ por pli profunda legado, ekzemple por poezio kaj por la klasikuloj.

EKJV: Vi jam delonge aktivas en la E-Movado kiel tradukisto, verkisto aŭ ene de la organizaĵoj mem. Aktuale, kia organizo helpus la evoluon de la Esperanta libro merkato?
PSV: Rilate al la Esperanta libromerkato, oni devus plifaciligi la aliron al libroj kaj malmultekostigi ilin. Nuntempe la teknologio permesas, ke oni eldonu librojn laŭmende, do sen troa investo de mono. Niaj Esperantaj institucioj povus revivigi kaj revigligi siajn eldonfakojn. Ne estas facile, mi konsentas. Krome, ni devus propagandi la librojn, aŭspicii kolokvojn, librofoirojn, diskutojn, eventojn, kiuj stimulu interesiĝon pri libroj kaj kulturo. Sed nenio anstataŭus la personan decidon kleriĝi per legado. Tio estas persona sinteno.

Fine mi volas inviti la legantojn viziti blogojn de Paulo Nascentes, Maria Nazaré Laroca, Dirce Salles kaj mi mem. Ili estas modernaj rimedoj por praktikado de nia lingvo rilate literaturon. Tute moderne kaj senpage! Koran dankon!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s